Helpservo

Helpservo estas servo kiun provizas firmaoj kaj asocioj al klientoj aŭ uzantoj kun informoj kaj subteno rilate al produktoj kaj servoj.[1]

La celo de helpservo kutime estas solvi problemojn aŭ doni konsilojn pri produktoj kiel komputiloj, elektronikaj aparatoj, manĝaĵoj, vestoj aŭ programaro. Firmaoj kutime provizas helpservon al siaj klientoj per diversaj kanaloj kiel vokocentro, helpretejoj, retpoŝto kaj tujmesaĝiloj. Ankaŭ ekzistas enfirmaaj helpejoj celante provizi helpon al dungitoj.

  1. Je 2018/11/2017 en Tekstaro de Esperanto estas pri la vorto helpservo 4 trovoj en artikoloj el Monato. Pli specife aperas la frazo "Mi do serĉis la retadreson de la helpservo kaj klarigis en mia plej bona angla lingvo, kion mi bezonis."

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search